Retoso: La Reta Evento de TEJO

Verkis Gustavo Costa.

En 2020, estis planite okazigi la IJK-on 2020 ie en la mondo. Tamen pro la pandemio, ĝi devis okazi en ĉiuj landoj samtempe interrete. Estis nova okazaĵo, kaj la etoso vere internacia kaj pli alirebla pensigis ĉu plibonus evento nature enreta. Tial, naskiĝis Retoso.

Retoso, (vortludo de “reta etoso”) estas evento elpensita por okazi esence enrete. Ĝia unua numero okazis en la 2-a de aprilo 2021 ĝis la 5-a de aprilo 2021. Ankaŭ, kadre de Retoso, okazis la Internacia Reta Interfaka Simpozio, kun prelegintoj pri multaj fakoj, sciencistoj kaj spertuloj pri siaj scieroj. “Retoso estos vere tutmonda evento, kun organiza teamo el 7 landoj en 4 kontinentoj, kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.” diritas en la paĝo oficiala de Retoso. Kaj, vere, en ĝia organiza teamo, estis Antonia Montaro, Tyron Surmon, Snehaĝa Venkateŝ, Carlos Pesquera Alonso, Matheus Arantes Pacheco, Francesco Fagnani kaj Albert Stalin Garrido.

La evento plenis je prelegoj, diskutoj, ludoj kaj interŝanĝo kultura, partopreninte ĉiuj, kiuj pagis kotizon kaj ĉiuj TEJO-anoj senpage. Inter ili, estis pli da sudazianoj kaj afrikanoj ol kutime, kaj multaj brazilanoj, usonanoj kaj eŭropanoj. Ĉiuj ĝuis tre respekteman etoson kaj buntajn diskutojn.

La unua tago de la evento (vendredo [2a de aprilo])

Estis, kompreneble, la malferma tago, kun Ariel Bonkorpa, kaj tuj poste, la diskuto “Ĉu ni uzu la anglan aŭ ĉu ni ataku ĝin”, kun Saŝa Murr, dum okazis la gvidata sesio por komencantoj kaj intertempe oni ludis homlupon. Sekvis la numera kvizo kaj poste, la ateliero pri Desegnado de Vizaĝoj kun Alina Valentonyy. TEJO sinprezentis intertempe kaj parolis pri sia historio, kaj pri sia funkcimaniero. Ĝin sekvis la Gufujo kaj Ludoj kun Matheus Arantes, kaj interkonado ĉe Gather.town.

La dua tago de la evento (sabato [3a de aprilo])

Okazis E-jogo, kaj “TEJO kaj Eksteraj Rilatoj”. Sekvis la diskuto “Esperanto, ĉu minoritata lingvo?”, ludoj kun Alina kaj legorondoj. Tuj poste, elstaris la Gufujo Azia. Sekvinte, buntis la arta momento kun Brunê, brazila kantisto, kaj la diskutoj pri genra egaleco kaj “Kiel Organizi Retan Renkontiĝon?”, intertempe de Ŝakturniro kaj la Vortluto “Verda Ŝtel’”, por komencantoj. Sekvinte, okazis la gvidata drinkejo, kaj la Amerika Gufujo, tujposte la interkona vesp… eh… horo.

La tria tago de la evento (dimanĉo [4a de aprilo])

Por komenci la tagon, oni diskutis pri la Neperforta komunikado, intertempe de ludoj kun Alina. Sekvis Demandoj kun Denaskuloj kaj la diskuto “Kio estas la nuna realeco de grandaj festivaloj?”. Poste, oni ĝuis koncerton kun Tim Gallego, sekve de interkonado per Gather.town kaj prezento pri la nombro de esperantistoj en la mondo kun Svend Nielsen, kaj prezentado de la volontulado en Tuluzo samtempe. Tujposte, Aktivula Trejnado sinprezentis. La resto de la tago plenis je ludoj kun Alina, Verda Ŝtel’, gufujo kaj Homlupo sekve de Babilĉambro pri Harry Potter kaj la ludo “Kvar Bildoj”.

La kvara tago de la evento (lundo [5a de aprilo])

La tago komenciĝis per la prezento “Malkovru la ĉinan junularon!” kaj la diskuto “Esperanto, lingvo por Eŭropo”. Sekvis Diservo por Pasko sekvite de la Kultura Horo. Interkona babilejo por adoleskuloj. Diskutoj pri Verdaj Skoltoj — Tendumado kaj FESTETO — kaj pri Aŭtismo kaj neŭrodiverseco samtempe okazis sekvite de Ludoj kun Alina kaj babilĉambroj pri GLAT kaj lingvolernado. Sekvenco de Gufujo, babilejo pri Religioj kaj Mistikismo, Homlupo/gather.town kaj alia Gufujo “finis” nian karan Retoson (ĝi “finiĝis”, ĉar eble tiu evento neniam finiĝas vere, ĉiuj partoprenintoj restas en la grupo de la evento ĉe Telegramo).

La evento IRIS okazis kadre de Retoso, kaj ĉiujn tagojn okazis podiaj diskutoj pri diversaj temoj rilataj al scienco, inĝenierado, filozofio, matematiko, socio kaj tiel plu. Kaj estas menciindaj ĉiuj aferoj ellaboritaj ĉe IRIS tie ĉi, sed per unu sola teksto.

Retoso estas evento restinda. Nepre pensu pri ĉeesti la sekvan Retoson, aŭ eble kandidatiĝu por la organizado de la sekva reta etoso. Ĉiuj ni scias, ke la sankrizo pasos, sed Retoso estas evento alirebla por ĉiuj esperantistoj. Pacon kaj amon!

Verkis: Gustavo Costa