Raporto pri JRN 2021

Verkis Gustavo Costa.

La 23-a NER kaj la 9-a JRN okazis per retaj renkontiĝoj pro la tutmonda sankrizo, sed eĉ tiel la partoprenantoj spertis bonan kaj amplenan etoson en la komforto de siaj domoj. La evento okazis la 13-an kaj la 14-an de Februaro 2021. Reprezentantoj de ĉiu ŝtato de la nordoriento de Brazilo ĉeestis kaj ĝuis la prelegojn, artaĵojn kaj diskutojn.

En la unua tago, D-ro Wandemberg Morais el Cearao prelegis pri la grandeco de la nordoriento. Pri la forto de la nordorientano, pri la literaturo vasta de sia regiono kaj pri ties aliaj belaĵoj. En la dua tago, Luana Mello kaj Querino Neto (tiu ja nordorientano) prelegis pri la historio de BEJO. Ili komencis per tempolinio kaj poste parolis pri la novaj tempoj de BEJO, kelkaj projektoj kaj estontecaĵoj. Samtempe kun ĉiu prelego, Josenilton Madragoa el Bahio prezentis enkondukan E-kurson por komencantoj.  Ni ankaŭ havis interesajn babilrondojn kun Rodrigo Tavares el Norda Riogrando kaj Izabel Andrade el Bahio por paroli pri interesaj esperantaj temoj (gravaj aŭ ne por la movado).

En la 14-a de februaro okazis ateliero pri origamio kun la franca Larysa Osadchuk kaj Carlos Oliveira el Cearao, pruvantaj la internaciecon de Esperanto per la interŝanĝo kultura. Origamio disvastigas Esperanton kaj la mondocivitanoj alproksimiĝas. Poste, en la Ronda Tablo, reprezentantoj de ĉiu ŝtato de la nordorienta regiono babilis pri kiel plibonigi la lokajn turismajn potencialojn per Esperanto. La babilo estis multflanka kaj leviĝis interesaj punktoj. Fine, ni havis la tre tradiciajn, preskaŭ sanktecajn artajn momentojn. Emerson el Alagoaso kaj Tarcísio Lima el Cearao ĝojigis nin per siaj amplenaj kantoj, Tarcisio kortuŝe omaĝis al Wandemberg kaj al Profesoro Geraldo Mattos. En la dua tago, ni ĝuis la kantojn de Cícero Gabriel el Bahio kaj Uchôa Negro el Cearao.

Certe tiu ĉi evento ne estis varmeca tiel, kiel la aliaj, kaj estis plena je sonmisaĵoj, sed ni ankoraŭ povis ĝui la amplenan etoson de Esperantujo. Ni restu hejme, por ke ni povu ĝui denove la nostalgian momenton tiel, kiel la antaŭajn.