Pri Ribeirão, pri memorindaĵoj

Verkis: Daniely Silva

Okazinta en Ribeirão Preto de la 12-a ĝis la 15-a de Novembro, la ĵus pasinta kongreso reprezentas pordon, kiu malfermiĝas por nia movado. Ĝi estis rezulto de entrepreno de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). La kuna laboro de tiuj asocioj ebligis al ni vivi la unuan ĉeestan kongreson post la pandemio. La kongreso de 2022 estas ja tiu de 2020, kiu, kiel ni scias, estis prokrastita pro la pandemio.

Ĝi devus okazi en la mezo de la jaro, sed finfine ĝi estis en Novembro de varma urbo. Ni renkontis kaj veteran varmon, kaj veran homaran varmon en tiuj printempaj tagoj. Ni investis nian junulan tempon en pluraj momentoj de tiuj kvar tagoj kaj noktoj, dum la kunvivado en la Komuna Loĝejo, per kiu ni pli bone ekkonis unu la alian.

Post tiu grava tempo en la homara historio, kiam ni perdis geamikojn, gefamilianojn, kaj dum nia espero preskaŭ falis surteren, neniam malfruas memori la signifon de “Esperanto” – tiu, kiu agas por Espero. Espero estis tre bezonata dum tiuj malfacilaj jaroj, sed tio ne sufiĉas, ĉar espero sen agado estas nur malplena idealismo. Vakcino portis al ni esperon pri pli bonaj tagoj, kiam ĝi montris al ni, ke por konstrui la morgaŭon, oni komencas per zorgo pri la hodiaŭo.

Malgraŭ la nuna situacio en nia lando, kiam ankoraŭ ne facilas plenumi niajn bazajn necesojn, estis en la San-Paŭla urbo pli da homoj ol ni esperis vidi tie. Certe, la plejmulto de la homoj penis klopodante iri al la kongreso, sed vidi ĉiun rideton tie valoris la monon kaj energion elspezitajn de ni por esti tie.

Ni ja vivas Esperantujon, kiam ni parolas pri nia vivo en la Internacia Lingvo, kiam la kor’ malfermiĝas al niaj samideanoj, kaj kiam ni montras niajn sentojn — kolere aŭ afable. Komunikado estas bazo por ĉiuj lingvoj, tiom por bonaj momentoj, kiom por malbonaj; ne estas lingvo, sen ties parolantoj. Tio, ĉar Esperantujo estas loko, kiu ne estas loko. Eble ŝajnus emocieme diri, ke ĝi loĝas en niaj koroj, sed ja kiam kuniĝas esperantistoj, kaj Esperanto-parolantoj, ĝi naskiĝas en komunumo.

Nia unueco kaj amikeco ne ŝanĝiĝas pro la tempo kaj distanco. Sed saŭdado estas forta pri homoj, kiujn ni vidas nur unu fojon jare. Tiuj momentoj estas oportunoj por revidi kaj brakumi ĉiujn amatajn gesamideanojn; ĉiuokaze, estas oportuno ankaŭ por la novuloj en la Movado, por la komencantoj, kaj por uloj, kiuj alvenis al Esperantujo dum la pandemio, ĉiuj, kiuj ne povis antaŭe rigardi okule la ulojn, kiuj ilin bonvenigis malĉeeste. Pro tio, ĉiu peno taŭgis, ĉiu momento memorindas.

Granda momento ene de tiuj tagoj estis la Arta Vespero. Ne nur ĉar ĝi estis unu el la momentoj, kiu havis pli da homoj, sed ankaŭ ĉar ene de arto, krom kunvivo, ni vivigas nian Internacian Lingvon. Arto vivigas la spiriton, ĝi estas kantado de gento al ties propra animo.

La plej malbona momento de tiuj tagoj estis la fino. Sed ankaŭ tio estas oportuno por antaŭĝoji pri Fortalezo.

Al tiom da homoj, al kiuj mi diris tion ĉi, mi ripetas: ĝis la venonta, ĝis Fortalezo! Mi vin ĉiujn brakumos, tuj, tuj.