Partoprenu BEJK-n 2026!

Ĉu vi volas partopreni la Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson de 2026 en Ĵoanpesoo, Paraibao? Aliĝu al Partoprenu BEJK-n por ricevi senpagajn aliĝon kaj restadon, krom subvencio plena aŭ parta por viaj vojaĝkostoj!

Partoprenu BEJK-n estas iniciato de BEJO realigita ĉiun jaron por vojaĝigi brazilajn junulojn ĝis 29 jaroj al BEJK, kiu okazas kune kun Brazila Kongreso de Esperanto (BKE). La junuloj elektitaj ricevas subvencion por kovri parton aŭ la tuton de la kostoj pri biletoj, loĝado kaj aliĝo!

La junuloj elektitaj akceptas gravegan rolon de Helpanto, prizorgante ĉeestajn taskojn de la kongreso por helpi al la kongresa organizteamo. La taskoj de Helpantoj inkluzivas:

  • ordigado de ĉambroj antaŭ kaj post programeroj;
  • kontrolado de teknikaj ekipaĵoj (mikrofonoj, projekciiloj, lumbildaroj, ktp.);
  • deĵorado ĉe budo de BEL-a butiko;
  • fotado kaj filmado de aktivaĵoj;
  • ktp.

Por aliĝi, plenumu la aliĝilon plej malfrue la 29-an de marto, je 23h59 UTK -3 (Brazilja horo).