Maŭrico aŭ Rico (Italujo) – BabiBEJO EP 08

La transskribo aperos estonte.

Maurizio Giacometto (Rico, en Esperantujo) tiom amas Esperanton, ke li lernis ĝin dufoje: unue en sia lernejo kiam li estis juna kaj denove antaŭ kelkaj jaroj.

Rico estas unu el la kunlaborantoj en la progresiga retejo uea.facila.org. Tie li respondecas pri la rubriko ‘Libroservo’, verkas artikolojn kaj voĉlegas multajn el ili. Sian voĉon li ankaŭ uzis kiel voĉaktoro en la lastatempe eldonita libro de Tim Owen ‘Complete Esperanto’. Ekde 2019 li kunlaboras kiel ‘onklo’ en la programo ‘Ekparolu!’ de edukado.net kie kun plezuro li helpas al novaj lernantoj ekuzi la lingvon. Revema verkemulo, Rico verkas mallongajn rakontojn kaj mikronovelojn kaj de tempo al tempo artikolojn por diversaj naciaj kaj internaciaj gazetoj. Ankaŭ tradukado interesas lin kaj lastatempe li aldonis tradukon de publikigita libro ‘Ekster la kuniklejo’ https://esperanto.org.uk/store/product/346-ekster-la-kuniklejo/ al siaj privataj traduk-spertoj. Ekde septembro 2021 li estas studento de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato UAM de Poznano, Pollando.

Temoj parolataj dum la epizodo:

– Pri la problemo pri ekonomie dominantaj kulturoj kaj lingvoj tra la mondo.

– Ĉu ni devus ataki la anglan? Aŭ plibone, kunvivi kun ĝi kaj eĉ apogi ĝin?

– Sŭr neŭtrala lingva Fundamento: la rolo de Esperanto.

– Ĉu kiam mi estos pli memfida mi faros ion? Tute ne. Komencu simple!

– Pri Ekparolu ene de edukado.net – Platformo por babili Esperanton senpage.