Malkovru Braziljon el la Televida Turo

La Televida Turo en Braziljo estas nepra halto en via vojaĝo.

La foto troveblas en Torre de TV assinada | Caco Shs | Flickr

Ĝi troviĝas en la koro de la Monumenta Aksa Vojo: tiu impona strukturo de 230 metroj estas la dua plej alta en Brazilo kaj admirigas per unu el la plej privilegiaj pejzaĝoj de la ĉefurbo. Projekciita de Lúcio Costa, la sama urbanisto, kiu respondecis pri la Plano Piloto de Braziljo, la Turo estis inaŭgurita en 1967 por la originala celo gastigi radiajn kaj televidajn antenojn. Nuntempe, ĝi estas unu el la plej vizitataj turismaj lokoj de la urbo: ĉirkaŭ 12 mil uloj ĝin vizitas ĉiujn semajnojn.

La foto troveblas en Torre de TV – Brasília | Clóvis Souza | Flickr

La foto troveblas en Torre de TV de Brasília – Brasilia-DF – Brasil | A Torre de … | Flickr

Je 75 metroj de alteco, la observatorio de la Turo disdonas mirindan panoraman vidon. Ekde tie, eblas kontempli la Sudajn kaj Nordajn Flugilojn, la Paranoá-Lagon kaj la ĉefajn monumentojn de la Monumenta Aksa Vojo. Ĝi estas la ideala loko por kompreni la unikan urban aranĝon de Braziljo kaj fari mirindajn fotojn.

La foto troveblas en Torre de Tv | Ana Gabriela Góes | Flickr

En la interna parto de la Turo, vizitantoj trovas kahelan murpentraĵon de Athos Bulcão, unu el la plej emblemaj artistoj de la urbo. Spekti lian artaĵon farigas la viziton veran enmergiĝon en la kultura identeco de Braziljo.

La foto de Valéria Cabaral, farita de Edílson Rodrigues, troveblas en Fundação Athos Bulcão completa 30 anos enquanto luta para sobreviver

Ĉe la bazo de la Turo, la Foiro invitas vin esplori la lokan metiarton, kun unikaj objektoj, memoraĵoj kaj tipaj bongustaĵoj. La Luma Fonto, per siaj spektakloj de lumo kaj sono, estas aparta vidindaĵo, precipe vespere.

La foto troveblas en Feira | Luciana Monte | Flickr

La Turo permesas plenan alireblecon, eĉ per liftoj, deklivoj kaj adaptitaj vojoj. La spaco ankaŭ enhavas la Mezaninon, modernan lokon kun 360º-vido, uzinda por eventoj kaj kulturaj renkontiĝoj.

La foto troveblas en Anoitecer – Brasília | Nightfall – Golden Sunset Torre de TV… | Flickr

Utilaj informoj por vizitantoj

  • La Observatorio estas malferma de mardo ĝis dimanĉo, de la 9a ĝis la 18:45 (fermita lunde).
  • Metiarta Foiro: Marde ĝis vendrede, de la 9a ĝis la 17a; sabate, dimanĉe kaj feritage, de la 9a ĝis la 18a.
  • Luma Fonto: Funkcias je diversaj horoj, kun muzikaj prezentoj dum la semajnfinoj.
  • Enirkosto: Senpaga.
  • Adreso: Eixo Monumental S/N, Jardim Burle Marx, Brasília – DF.