BEJK 2018: Kuritibo neforgeseblos!

Verkis: Karina Oliveira

Inter la 31-a de majo kaj la 03-a de junio de 2018 okazis, en Kuritibo, la 38-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) kune kun la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE). Ĝi estis evento kun bunta programo, kaj ĉeestis pli ol 40 gejunuloj membroj de BEJO (240 personoj entute partoprenis la kongresojn). BEJO subvenciis la partoprenon de pluraj junuloj per kotizoj de loĝado, vojaĝo, kaj poraliĝa subvencio al la KER-ekzameno, kiu okazis dum la kongreso (raporto pri ĝi troveblas ĉi tie). Tiuj subvencioj povis okazi danke al la donacoj de pluraj esperantistoj, kaj ni oficiale kaj sincere dankas al ĉiuj!

Kiel rezulto de la granda agado por partoprenigi junulojn, BEJK kaj BKE havis nombron ne antaŭe atingitan por la juna movado, kaj tio havigis al ambaũ eventoj prelegojn, voluntulajn agadojn kaj ĝeneralan kunlaboron de junaj esperantistoj. La ĵus elektita prezidanto de BEJO, Querino Neto, respondecis pri la programo de la kongreso, kune kun Paulo Nascentes, el BEL (Brazila Esperanto-Ligo). Pluraj gejunuloj, kiuj ricevis subvencion, laboris kiel volontuloj, nome Anderson Delgado, Vinício de Assis, Filipe dos Santos, Gabriel Sartori, Luana França, Nicolas Maia, Lucas Tranquilino, Tamiris Queiroz, Marton Paulo, Luana de Mello, Matheus Arantes, Júlio Raiol kaj Yuri Yung. Gratulon al ĉiuj pro la laboro!

Dum la prelegoj, ankaŭ videblis la agado de niaj junaj kunlaborantoj. La unua prelegtago (vendredo) komenciĝis kun prelego de Karina Oliveira, kies prezento ampleksis la temon pri sciencaj lingvistikaj esploroj pri Esperanto en Brazilo. Ankaũ la junulo Allan Argolo faris prezenton pri mitologio de la oriŝaoj, kaj tuj poste okazis rondo-diskuto pri Feminismo, nigra kaj GLAT-a movadoj, kies gvidantoj estis Karina Oliveira, Allan Argolo kaj Querino Neto. Kaj en la fino de la tago la junuloj Kennya Torres kaj Matheus Arantes okazigis atelieron pri pretigo de vegana lakto.

En la sama tago, okazis grava momento por la juna movado, ĉar en ĝi okazis la Ĝenerala Asembleo de BEJO, dum kiu oni elektis la novan estraron, kaj voĉdonis pri ŝanĝoj en la statuto de la organizo. Dum la asembleo oni raportis la agadon de BEJO dum la jaro 2017 kaj la unuaj kvin monatoj de 2018, krom la financan situacion de la organizo. La nova estraro elektita estas Querino Neto (prezidanto), Karina Oliveira (vic-prezidanto), Emerson Santos (kasisto) kaj Luana de Mello (ĝenerala sekretario). En la fiska konsilantaro estas Marcionilo Vasconcelos, Allan Argolo, Júlio Raiol kaj Marton Paulo, kiel anstataŭanto.

Sabaton, la junuloj okazigis prelegojn kiuj riĉigis la programon de la evento. Matene, Karina Oliveira kaj Soraya Alvarez (el Argentino) faris prezenton pri la esperanta kurso ĉe Duolingo. Post ili, Renato Filho prelegis pri sia sperto en Azio, sekvata de la junulino Manuela Burghelea (el Rumanio), kiu parolis pri sia lando kiel mioritika lando. Ankaŭ dum la sama tago, matene kaj posttagmeze, kelkaj junuloj (Marton Paulo, Marcionilo Vasconcelos, Allan Argolo, Luana França, Gabriel Bach, Matheus Arantes, Filipe dos Santos, Karina Oliveira kaj Miguel Bento) ekzameniĝis ĉe la KER-ekzamena sesio okazigita sub la respondeco de la profesoro Ivan Colling (kaj pluraj aliaj helpantoj, sub la gvido de Edukado.net) ĉe la instituto de lingvoj (CELIN) de la Universitato Federacia de Paranao, en Kuritibo. Post la tagmanĝa paŭzo, la aktivaĵoj rekomenciĝis, kaj same la etoso bone progresis kun la prelegoj de Sarah Monteiro kaj Euleax Elias, kiuj parolis pri ŝparo de elektra energio kaj pri la Aristotela filozofio, respektive. Kaj fine, la juna esperantisto Vinicius HPR prelegis pri la disvolviĝo de Esperanta mitologio. Vespere, okazis artaj prezentoj kaj la rezulto de la 1-a Literatura Konkurso Paulo Silas estis diskonigita, omaĝe al la juna poeto kiu forpasis pasintjare. La unua rango en la kategorio poezio estis poemo de Euleax Elias kaj la dua rango de José Mauro Progiante. En la kategorio prozo, la unua rango estis de Karina Oliveira, kaj la dua de Anna Lôbo. La verkoj kiuj ricevis la unuan premion estos publikigitaj en la oficiala revuo de BEL kaj BEJO, “Brazila Esperantisto”.

Dimanĉon, okazis nekutima programero: promenado kaj kurado. La loka komitato brile sukcesis organizi oficialan kuradon kun la nomo “1-a Promenado kaj Kurado ‘Esperanto’, por la Paco kaj la Diverseco“, kiu estis en la oficiala sporta kalendaro de la urbo, kaj havis la partoprenon de 340 personoj (inter ili kongresanoj kaj neesperantistoj), kiuj ricevis informojn pri Esperanto dum la okazigo de ago-tago kaj aŭskultis esperantajn muzikojn dum la tuta evento. Ĉirkaŭ la tagmanĝa horo, okazis la solena fermo de la evento kaj la oficiala foto. Krom tiuj oficialaj prelegoj, ankaŭ abundis ĝojo kaj amikiĝo en la komuna loĝejo, en kiu gastis pluraj homoj kiuj multe kantadis, ludadis, kaj amuziĝis en agrabla kaj ĝuinda etoso.