Paŝon en la Historion: Vojaĝu al la Ligna Koro de Braziljo

Bejo prezentas Braziljon


Paŝon en la Historion: Vojaĝu al la Ligna Koro de Braziljo

La Palaco Catetinho estis la unua oficiala loĝejo de brazila prezidanto en la tiama ekkonstruata ĉefurbo. Ĝi konstruiĝis en ne pli ol du semajnoj en la jaro 1956. El ligno, oni kutime konas ĝin kiel la Tabula Palaco.

La foto troveblas en Museu do Catetinho | Flickr

La Palaco Catetinho estis la unua oficiala loĝejo de brazila prezidanto en la tiama ekkonstruata ĉefurbo. Ĝi konstruiĝis en 10 tagoj. El ligno, oni kutime konas ĝin kiel la Tabula Palaco.

Kiam oni pensas pri Braziljo, oni tuj imagas larĝajn avenuojn kaj la aŭdacan modernan arkitekturon el vitro kaj betono de Oscar Niemeyer. Ĝi estas urbo kiu sin direktas al estonteco. Sed ĉu vi sciis, ke ĝia koro ekbatis en humila ligna dometo?

La foto troveblas en Catetinho reabre nos 62 anos de Brasília| Flickr

Catetinho estas du-etaĝa domo, kiu nuntempe konserviĝas kiel eta muzeo malferma al vizitado. La ekspozicioj prezentas originalan meblaron kaj aliajn objektojn tiamajn. Ankaŭ bildoj havigas ateston pri la granda aventuro, kiu estis la konstruado de Braziljo. La ĉefĉambro, la gastĉambro kaj la kuirejo konservas la meblojn de tiu tempo, krom kelkaj objektoj kaj vestaĵoj de Juscelino Kubitschek.

La maldekstra foto troveblas en Flickr; La dekstra foto troveblas en Flickr.

La foto troveblas en catetinho Flickr

Ne estu pro tio, ke kiel Prezidanta Palaco ĝi efektive estis Palacaĉo, ke vi maltrafu la ŝancon ĝin koni! Ne estas malvera la ideo, ke la imponeco de la konstruaĵoj de Braziljo flankenlasigas ĉion alian, kiu ne estas same pompa. Kaj precize pro tio, indas viziti la restaĵojn praajn de tiuj uloj, kiuj elpensis tian urbon. Oni povas taksi, ke la domaĉa frato de Palaco Catete estas spuroj, kiuj pruvas, ke la urĝa bezono de loĝado afektas eĉ la plej grandiozaj planoj.

Palaco Catete en Rio-de-Ĵanejro en 1922; Palaco Catetinho en Braziljo

La supra foto troveblas en Museu da República; la malsupra foto troveblas en catetinho | mArcokb | Flickr

Konsideru tion kaj malfermu vian koron al Palaco Catetinho!

La foto troveblas en Catetinho reabre nos 62 anos de Brasília | Flickr

Utilaj informoj por vizitantoj

📍Adreso: Km 0 – BR-040 / Gama – DF

📞Telefonoj: (61) 3338-8803 / (61) 3386-8167

🕒Horaro (alklaku)

Horaro de funkciado:

  • dimanĉo – 09:00–17:00
  • lundo – ferma
  • mardo – 09:00–17:00
  • merkredo – 09:00–17:00
  • ĵaŭdo – 09:00–17:00
  • vendredo – 09:00–17:00
  • sabato – 09:00–17:00

💲Enirkosto:

senpaga

Fonto de informoj:

Museu do Catetinho – GOVERNO DO DISTRITO FEDERAL