Ekkonu nepre vizitindan cikloturisman parkon en Braziljo

Bejo prezentas:

Ekkonu nepre vizitindan cikloturisman parkon en Braziljo

En la ĉefurbo de Brazilo okazos la venonta BKE kaj la BEJK dum novembro de 2025. Pro tio, ni ekverkos etajn artikolojn pri la urbo kaj kion fari tie.

Hodiaŭ ni ekkonu la parkon Ermida Dom Bosco. Tiu parko troviĝas antaŭ la Plano Piloto de Braziljo kun privilegia pejzaĝo de la lago Paranoá, kiu difinas unu el la limoj de la planita urbo.

Alŝutis la foton @NERISDF je https://www.flickr.com/photos/nerisdf/

Ĝi enhavas unu el la plej famaj turismaj konstruaĵoj de la urbo, la samnomatan kapelon Ermida Dom Bosco. La parko mem estas tre alloga al tiuj kiuj ŝatas bicikli, ĉar ĝiaj vojoj havas pli ol 15 kilometroj tra arboj kaj la mirinda pejzaĝo. Tiuj, kiuj ne ŝatas bicikli, tamen, ankaŭ multe profitos la viziton, ĉar la etoso de la parko estas tre agrabla.

La kapelo estis desegnita de Oscar Niemeyer kaj inaŭgurita en 1957. Temas pri ero de la konstruaĵaro modernista en la ĉefurbo

Faris la foton Robson Ricardo @jobsrobson en TripAdvisor

La parko estas malferma de lundo ĝis vendredo de la 08:30 ĝis tagmezo kaj de la 13:30 ĝis la 17:00. La eniro estas senpaga.

Oni povas senkomplike kaj malmultekoste lui biciklojn je diversaj lokoj ĉirkaŭ la parko, ekzemple je SuperBike101 https://www.superbike101.com.br/

Tiu foto troveblas en https://www.superbike101.com.br/dica-superbike101-ermida-dom-bosco/

Ni renkontiĝu baldaŭ en la sidejo de BKE kaj BEJK por bicikli, esperantumi kaj amuziĝi! Tuj aliĝu al BEJO, BEL kaj aĉetu vian bileton en https://loja.esperanto.org.br/produto/59a-bke/ por ne maltrafi tiun sperton!