Regularo
Celante kontribui al la antaŭenigo de la Esperanta verkado fare de junaj brazilanoj, kaj omaĝi al tre estimata kaj brila poeto, jam transirinta al la eterna Parnaso, la estraro de BEJO decidis refoje okazigi la Literaturan Konkurson Paulo Silas. Rajtas partopreni ĉiuj brazilanoj BEJO-aĝaj (t.e., tiuj, kiuj estis malpli ol 30 jarojn aĝaj la 1-an de Januaro 2024), laŭ la jenaj kondiĉoj:
- Ĉiuj konkursaĵoj estu esperantlingvaj kaj verkitaj originale, sen ajna helpo de artefarita intelekto.
- Ĉiuj konkursaĵoj estu novaj, neniam publikigitaj en ajna formo.
- Oni rajtas sendi maksimume unu konkursaĵon por sama branĉo.
Branĉoj
Branĉoj de la Konkurso estas du:
- Poezio: La stilo kaj maksimuma longo ne estas fiksitaj.
- Prozo: Validas ĉiaj fikciaĵoj ne verkitaj je versoj. Tiuj verkoj havu maksimume 10 paĝojn (kun tiparo Arial, tipargrando 12, interlinia spaco 1,5 kaj ducentimetraj marĝenoj).
Ĵurio kaj Premioj
La konkursaĵojn rekte ricevos sekretario de la Konkurso. Ŝi plusendos ilin al speciala ĵurio, de ŝi elektota, kiu siavice pritaksos ĉiujn verkojn kaj elektos, en egaleco, du premiitojn por ĉiu branĉo. La premiitajn konkursaĵojn BEJO rajtos publikigi. Krom atestilo kaj publika laŭdo, ĉiu premio konsistos el 100 realoj, liverotaj kiel kredito por akiro de libroj ĉe BEL@Butiko (la libroservo de Brazila Esperanto-Ligo).
Aliĝo kaj Rezultoj
Oni sendu la konkursaĵojn per la speciala formularo ĝis la 1-a de Novembro 2024. La rezultojn oni anoncos kadre de la Brazila Kongreso de Esperanto kaj la Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kune okazontaj en la urbo Salvador inter la 14-a kaj la 17-a de Novembro 2024.
Sekretario
Euleax Pereira
RS