2-a Literatura Konkurso Paulo Silas

En ĉi tiu afiŝo vi povas trovi la regularon de la 2-a Literatura Konkurso Paulo Silas. Sekvante ĉi tiun ligilon vi povas legi pli pri la konkurso kaj pri Paulo Silas.

Se vi havas dubon, vi povas kontakti nin per nia paĝo de kontaktoj. Vi povas ankaŭ spekti la vivelsendon en nia kanalo ĉe YouTube.

Vi ankaŭ povas elŝulti la PDF-an version de ĉi tiu regularo.

Regularo

Celante kontribui al la antaŭenigo de la Esperanta verkado fare de junaj brazilanoj, kaj omaĝi al tre estimata kaj brila poeto, jam transirinta al la eterna Parnaso, la estraro de BEJO decidis refoje okazigi la Literaturan Konkurson Paulo Silas. Escepte de la estraranoj de BEJO, rajtas partopreni ĉiuj brazilanoj BEJO-aĝaj (t.e., tiuj, kiuj estis malpli ol 30 jarojn aĝaj la 1-an de Januaro 2021). Ĉiuj konkursaĵoj estu esperantlingvaj kaj novaj, neniam publikigitaj en ajna formo. La konkurso havas du branĉojn, kaj oni rajtas sendi maksimume unu konkursaĵon por sama branĉo.

Branĉoj

  1. Poezio: La stilo kaj maksimuma longo ne estas fiksitaj.
  2. Prozo: Validas ĉiaj fikciaĵoj ne verkitaj je versoj. Tiuj verkoj havu maksimume 10 paĝojn (kun tiparo Arial, tipargrando 12, interlinia spaco 1,5 kaj ducentimetraj marĝenoj).

Premioj

Speciala ĵurio, ankoraŭ anoncota, pritaksos ĉiujn verkojn kaj elektos la unuan kaj duan gajnintojn por ĉiu branĉo. La premiitajn konkursaĵojn BEJO rajtos publikigi per siaj komunikkanaloj. Krom atestilo kaj publika laŭdo, la unuaj gajnintoj ricevos 100 realojn, kaj la duaj 50, kiel krediton por akiro de libroj ĉe BEL-Butiko.

Aliĝo kaj rezultoj

Oni sendu la konkursaĵojn per la speciala formularo (sube) ĝis la 30-a de Septembro 2021. La rezultojn oni anoncos kadre de la Virtualaj BEJO-Konferencoj, okazontaj en Novembro/Decembro 2021.