New Document
 

Warning: trim() expects parameter 1 to be string, array given in /home2/th129394/public_html/bejo2/vikio/inc/parser/xhtml.php on line 1025

Reto de Reprezentantoj (RR)

Bonvolu, se eblas al vi esti reprezentanto de BEJO vialoke, kaj vi estas BEJO-ano kaj havas 30 jarojn aŭ malpli, metu ĉi tie vian kompletan nomon kaj la lokon kie vi loĝas. Tiel, ni povas atingi pli da gejunulojn kaj konsekvence ankaŭ agi loke. La reprezentantoj devas sendi noticojn aŭ relatorion ĉiumonate al la listoj la Organizo. La kvanto da reprezentantoj laborante por ĉiu regiono dependas de la volo kaj metodo de la homoj labori, kaj ankaŭ de la karakterizoj de ĉiu regiono.

Mapo de la reprezentantoj: ĉe Google-mapoj.


Suda Regiono
Roger Gotardi, el Salto do Lontra-PR, advokato, roger @ brazilo.com
Flávia Burger, el Florianópolis-SC, antaŭ-universitata studentino, burgerflavia @ gmail.com
Aliaj reprezentantoj: Ni opinias ke ekzistindas pli da sudaj reprezentantoj, ĉefe en RS. Poste ni povas pridiskuti pligrandan kvanton da reprezentantoj, laŭ la faktoj, metodoj, regionaj karakterizoj, ktp. Ĉu vi pretas helpi, ankaŭ? Do, vin oferu!


Sudorienta Regiono
Ricardo Dias Almeida, el Campinas-SP, studento pri Elektra Inĝenierado, ricardo_d_a ĈE yahoo PUNKTO com PUNKTO br
Felipe Queiroz, el Santos-SP, instruisto de Geografio, esperantistabr @ hotmail.com
Alexandre do Prado Caldas Serafim, el Lorena-SP, studento, aleksandroesperanto ĈE yahoo.com.br
Renan Ramiro, el Ribeirão Preto-SP, correspondenciacomramiro @ yahoo.com.br
Bruno Longo, el Rio de Janeiro-RJ, dizajnisto/fasonisto kaj ano de la Reprezentata grupo Riana Junulordeno: longo punkto longo.bruno ĉe gmail punkto com.
Vinicius Werneck, el Juiz de Fora-MG, studento pri ĵurnalismo, viniciusdiniz ĈE gmail punkto com
Amanda Cury Andrade, el Oliveira-MG, a-cury @ hotmail.com
Silvia Kelly Patrício, el Divinópolis-MG, flegistino, silvinhajc @ yahoo.com.br
Thiago Castilho Elias, el Alfenas-MG, tcastilho31 @ yahoo.com
Eliane Silva de Souza, el Poços de Caldas-MG, elianesousa @ unifal-mg.edu.br
Elcimar Alves de Moura, el Castelo-ES, erushimaru @ gmail.com
Raul Cândido Ruiz, el São Caetano do Sul-SP, studanto, rcandido @ gmail.com
Aliaj Reprezentantoj: Se vi deziras helpi, bonvolu, sinproponu, vi estas bezona!


Nordorienta Regiono
Kadigia Constantino, el Aracaju-SE, studento pri Belarto, kadigia20 @ hotmail punkto com
Hilbernon Almeida, el Fortaleza-CE, kuracisto, hilbernon ĉe yahoo punkto com
Raoni Sousa, el Parnamirim-RN, studento pri Sociaj Sciencoj, raonisousa @ gmail.com
Luana Araújo, el Natal-RN, luar_dfr @ hotmail.com
Rafael Lins, el Salvador de Bahio, studento pri Historio, raflins @ gmail punkto com
Danilo Bastos, el Arapiraca-AL, studento, danilo_ferreira26 @ hotmail punkto com
Fábio Fortes, el Serra Talhada-PE, doktoriĝanto pri lingvistiko, fabiosfortes @ hotmail.com
Aliaj Reprezentantoj: Se vi deziras helpi, bonvolu, vin proponu, vi estas bezona, ĉefe se vi loĝas en aliaj ŝtatoj!
http://www.esperanto.org.br/bejo/vikio/doku.php?id=nordorienta_regiono


Mezokcidenta Regiono
Guilherme dos Reis, el Brasília-DF, studento, guilhermedosreis @ gmail.com
Joyce Neves de Campos, el Goiãnia-GO, studentino pri filosofio kaj flegistino, joycejambo @ yahoo.com.br
Aliaj reprezentantoj: Se vi deziras helpi, bonvolu, vin proponu, vi estas bezona, ĉefe se vi loĝas en aliaj ŝtatoj!. Poste ni povas pridiskuti pligrandan kvanton da reprezentantoj, laŭ la faktoj, metodoj, regionaj karakterizoj, ktp.


Norda Regiono
Rodrigo Cyrino, el Manaus-AM, studanto pri sociaj sciencoj, rodrigo.s xe @ gmail.com
Aliaj Reprezentantoj: Se vi deziras helpi, bonvolu, vin proponu, vi estas bezona, ĉefe se vi loĝas en aliaj ŝtatoj!


Tajpaĵoj pri RR

La saman rimarkon kiun mi metis en sekcio 'universitataj grupoj' mi metas ĉi tie. Laŭ mi estas sensencaĵo mencii lokojn kie ne troviĝas ankoraŭ reprezentantoj. Tio povas esti pli frustriga ol profita... Cetere, mi ne ŝatis tiun altrudon, Felipe. Ĉiu regiono devus per si mem krei sian paĝon, laŭ siaj deziroj kaj bezonoj. Memoru, ke en ordinaraj kondiĉoj la discentrigo estu praktikata en la plej bagatelaj kazoj. Mi scias ke temas nur pri bondeziro helpi, sed tiaj agoj povus ŝajni altrudon. Ni estu atentaj... ;) (Rafael Lins)


Ho, tiu paĝo estas nur sugesto, vi povas ŝanĝi, vere mi preferas ke nordorientanoj aŭ la aliregionanoj faru apartajn paĝojn... Des pli bone, vi DEVAS ;-) . Sed pri la frustrigon, ho ve, ni ankoraŭ estas en la komenco de la Vikio, pli frustriga aŭ mi ol tiuj regionoj kiuj ne havas reprezentantojn aŭ grupojn estas ekzemple la BEJO-Galerio kiu enhavas malpli ol 10 personojn. Mi metis ekzemple la nordon, vere, estas frustriga ne havi reprezentanton tie, eble nek BEJO-anon, sed ho ve, ni mem ordinare forgesas la nordon, eĉ oni diras ke Rondonia, Acre kaj Roraima ne ekzistas, do, la nordo ĉi tie estas nur averto “Vidu, ĉiuj vi vidu la nordon, ne estas reprezentantoj, ne estas studgrupoj, nek BEJO-anoj... Ĉu iu sugesto?”. Vi povas fari kion ajn rilate al la paĝo de la regionoj, tio vere estas inda. Tamen, mi nepre volas rimarki la lokojn kie ni ne havas movadon. Almenaŭ ĉitempe, pri la grandaj regionoj. (Felipe Queiroz)


Karaj nordorientanoj, mi sugestas al vi, ke vi proponu verke la enskribiĝon de pli da RR-anoj en via tabulo, preferindegas aliŝtatanoj. Ekzemple, en Pernambuco estas BEJOanoj por vin helpi (almenaŭ estis). Do, vi faru laŭvole, interdiskutu, mi nur ne opinias bonan ideon nur vi tri respondeci pri la nordorienta regiono. (Felipe Queiroz)


Felipe, ni konas neniun BEJO-aktivulon el Pernambuko, krom Advalk, sed tiu jam tridekjariĝis. Bv informi al ni pri aliaj. — Rafael Lins

Alia propono: ĉu eblas al grupo esti la reprezentanto? Ni, el Rio, dubas pri iu el ni decidi esti LA reprezentanto de la urbo, sed mi povas diri kiel ano, ke al nia grupo plaĉos esti la reprezentanto de Rio. BrnLng

Bruno, ne nur eblas kiel preferindas, miaopinie. Unuopa reprezentanto estiĝu kiam en urbo/regiono ne ekzistas establa junul-grupo. Sed atentu: mi proponas, ke unu ulo el tiu grupo estu komisiita de la grupo por zorgi pri la aferoj de reprezentanteco. Se multaj zorgas pri la sama afero sen la divido de unuopaj zorgoj, la afero povas tute fiaski. — Rafael Lins


Bruno, laŭ mia opinio tio estas la ideala afero, se via grupo estas stabla kaj la personoj bone laboras kune. Mi nur sugestas ke la grupo elektu interkonsente unu homon por diri la novaĵojn kaj la aferojn farotajn en la listoj kaj en la oficiala orkut-komunumo de BEJO, nome de la loka junularo. Estus bone ke vi havu retpaĝon, eĉ simplan, sed havu... La reto ne bezonas havi rigidajn regulojn, ekzemple, specifa ulo por reprezenti specifan areon. Vi, praktike, helpos la homojn proksime de vi, ĉu en Rio, ĉu en Niterói, ĉu en Petrópolis, eble eĉ en Itaperuna, kial? Simple, ĉar homoj serĉos vin se vi estos la plej proksima reprezentant(ar)o de li. Se nur unu nordano sin prezentos por reprezenti BEJOn, li reprezentos ĝin pli bone en sia propra ĉirkaŭaĵo (ekzemple, Belém), kompreneble, sed ankaŭ helpos Manaus, Amapá kaj Palmas se tio estos bezona. — Felipe de Oliveira Queiroz 08/09/2006 06:50


Bone, do: mi sugestas mian nomon kiel reprezentanto de la RJ-a grupo. Tie ĉi ni pridiskutos mian mem-elektadon poste. ;-) BrnLng

 
reto_de_reprezentantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/10/05 01:42 de ramiroids
 
Reen al la Komenca Paĝo
Reen al la ne-vikia paĝo de BEJO

Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki