![]() |
La nuntempa BEJO-estraro intencas organizi konkursojn por premii BEJO-anojn, laŭ sia povo, kompreneble. Donu al ni, do, ideojn pri konkursoj por ke ni analizu kaj efektivigu ilin.
En siaj fruaj epokoj, BEJO havis kiel geaktivulojn verkistojn kaj poetojn, inter ili kelkaj kiuj fariĝis famaj, kiel Roberto Passos Nogueira, Aloisio Sartorato, Paulo Sérgio Viana kaj en la 80aj jaroj Lilia Ledon. Inter tiuj, ŝajne la plej grava estas R. P. Nogueira (eks-estrarano de BEJO kaj unua ĉefredaktoro de Impulso), kiu figuras inter la kvin brazilanoj kies poeziojn enhavas la Esperanta Antologio (poezi-kompilo omaĝa al jubileo de esperanto, far W. Auld).
Sojle de la 40a jariĝo de nia Organizo, estus interese ke ni omaĝu tiujn pionirojn oferante al ili la nomojn de la premio de konkurso kiu havos kiel celon la restarigo de tiu poezia vervo inter nia junularo. Eble kelkaj el tiuj akceptos partopreni la juĝ-komisionon. Pri detaloj, ni prepensu poste... Mi jam sugestas, ke oni uzu la juĝan metodon de la belartaj konkursoj de UEA por konstrui la nian.
Donu viajn opiniojn kaj, dum tio, mi algluas sukan poezion de R.P.Nogueira por viaj gustumoj:
NE
Roberto Passos Nogueira
bitumo betono bitumo
Ĉi tie antaŭe kreskis herboj
sed venis fortaj traktoroj
tavolis sur mia brusto
kristo mi krios kruston for kristo
Sufiĉas Min ŝiros for
– antaŭe kreskis herboj
sed venis pezaj traktoroj
promenis sur mia brusto
kriu
ne – se vi kuraĝas
Ĉe l’ pinto de l’ krio
mano vila
vian krion dampos
Vi vekos la monstron
ne – se vi kuraĝas
ne jes sed jes ne
drenu la bitumon
likvidu
sub botoj el betono
draŝu la dreson
blovu la bridon
– se vi kuraĝas
el: AULD, William (org.). Esperanta Antologio: Poemoj - 1887-1981. Roterdamo, UEA, 1984.
Mi sampensas. — Raoni Sousa 08/09/2006 13:41
Tiu konkurso estas pripensinda. Renata Ventura proponis al mi konkurson pri (ra)kontoj, sed pri poezioj ankaŭ estus bona ideo, verŝajne pli bona ol la unua. Mi nur ne scias, kiuj kaj kiom da homoj povus juĝi, nek kiel juĝi, mi vere tute ne scias pri tiuj temoj. Sed estas stimulinda afero, tiel la personoj ne estus tiel “ignoremaj” kiel mi. — Felipe de Oliveira Queiroz 08/09/2006 23:25
Ĉu konkurso pri (ra)kontoj???? Hoŭ, ve, for de mi, mi ne havas monon!!!!!!!!! (pardonon, mi ne sukcesis silenti :P) Rafael, ĉu vi havas ideon pri la juĝantaro? — Raoni Sousa 09/09/2006 22:10
Ni povas fari paĝon novan pli specifan pri tiu ĉi konkurso, ĉar ni jam havas plurajn informojn por ebligi ĝin, ĉu ne?
Poezi-Konkurso –BrnLng 24/02/2007 11:22
Kial ne lasi la Esperantistojn danci por gajni premion? Oni povas danci valson, forró-on (??), sambon, frenezan dancon, enkorpigan dancon, ktp, kaj oni taksas la plej bonan (aŭ amuzan
) unuopulon aŭ paron... Almenaŭ tio estus bone por maltimetigi la junulojn.
Alia ebleco, eĉ pli bona laŭ mi, estus instrueto de iu danco. Poste oni povas fari la taksado de la ĵus bakitaj danculoj. Ĉu la nordorientanoj emus instrui forró-bodó-on, ekzemple? Estus tre bone por kunigi pli(ege) la junulojn...
Sed mi pensas, ke ankaŭ multaj ne tiom junaj tiel tre ŝatus tion ankaŭ. Do, tio estus Danca Rondo.
Kial ne? Intelektuloj, venu ludi! Proponu ludojn dum la kongresoj:
Diskutetejo
Vi devus mencii vian nomon... — Rafael Lins 11/09/2006 20:10
Mi ne konsentas. Nur se mi skribas iun rimarkon, kiel tiuj ĉi.
Kontraŭe, oni riskas malbeligi la paĝon...
Se oni vere scivolemas pri kiu kontribuas, oni rigardu la antaŭajn versiojn, ĉu ne? — Felipe CASTRO 24/09/2006 19:17