====== Brazila Esperantista Junulara Kongresso - 2007 ====== ===== Kongresejo ===== SUESC - SOCIEDADE UNIFICADA DE ENSINO SUPERIOR E CULTURA Adreso: Praça de República, numero 50 – Rio de Ĵanejro - RJ Poŝtkodo: 20211-351 BEJO rajtos unu cxambron por okazigi la aktivajxojn. ===== Komuna Loĝejo ===== Estos en publika lernejo en kvartalo Tijuca, proksima al Urbo-Centro kaj (pli malpli) de la metroo. --- //Bruno Longo 23/03/2007 08:38// Pli da informoj trovigxas en tiu cxi dosiero, portugallingve: {{:alojamentocomun.pdf|Alojamento Comum.pdf}} ===== Komuna Manĝejo ===== Ekzistas pluraj restoracioj proksime de la kongresejo. Jen la informoj, kolektitaj de Marli: {{restaurantes-rio-suesc.pdf}} ==== Vegetarana ==== Ekzistas bonega restoracio iom proksime al la kongresejo. Oni devas piediri tra (+/-) kvin domblokoj por alveni al gxi. Estas la "Kooperativo de Vegetaranoj". La mangxajxo estas bongusta kaj la prezo ne estas granda (R$ 16,00 / kg). Gxi estas en "Rua da Carioca", numero 54A. De SUESC al tie, oni unue pasas preter "Praça Tiradentes". De tie, irante al "Largo da Carioca"-on oni finfine trovas la restoracion. ===== Oficiala programo laux tago kaj horo ===== Ni provas arangxi la aktivajxojn tiel, ke gxi estu plejeble tauxga al cxiuj prelegontoj / zorgontoj. Kontrolu la programon de BKE ({{programo_de_la_42-a_bke.pdf}}) kaj helpu organizi tion cxi. Kontrolu la presajxon de la programo per [[bejk2007-Programo|tiu cxi dosiero]] (grandeco: 350 kb). ==== Lundo: 2007-07-09 ==== ^ Horo ^ Programero ^ Respondeculo ^ | 10:00 - 11:00 | Tajĝiĉûano | Filipe Paiva | | 11:00 - 12:00 | Leciono pri sambo | Filipe Paiva | | 12:00 - 14:00 | Tagmangxo | Cxies busxoj, stomakoj, ktp | | 14:00 - 16:00 | Asembleo de BEJO | Estraro kaj bejanoj | | 16:00 - 17:00 | //plenigota// | | ==== Mardo: 2007-07-10 ==== ^ Horo ^ Programero ^ Respondeculo ^ | 10:00 - 11:00 | Abako: mirinda prakalkulilo | Felipe Castro | | 11:00 - 12:00 | Festante la 40-an datrevenon de BEJO: babilado kun la fondintoj | Aloísio, Paulo, Francisco, ktp | | 12:00 - 14:00 | Tagmangxo | Cxies busxoj, stomakoj, ktp | | 14:00 - 15:00 | Prezentado de esperante dublita movbildo: La Simpsonoj | Ricardo Almeida | | 15:00 - 16:00 | DVD "Esperanto Elektronike" kaj la filmo "Esperanto estas..." | Rogener Pavinski | | 16:00 - 17:00 | //plenigota// | | ==== Merkredo: 2007-07-11 ==== ^ Horo ^ Programero ^ Respondeculo ^ | 10:00 - 12:00 | Promenado histori-lernebla tra la urbocentro | Aloísio Sartorato | | 12:00 - 14:00 | Tagmangxo | Cxies busxoj, stomakoj, ktp | | 14:00 - 15:00 | //plenigota// (eble: Dokumentarioj pri Riana Movado (KKE) kaj Carlos Heitor Cony) | (eble: Renata Ventura) | | 15:00 - 16:00 | Pasporta Servo (en la portugala lgv) | Rozinjo | | 16:00 - 17:00 | Gazetaro kaj Esperanta Movado: kiel agi kun jxurnalistoj | Rozinjo | ==== Jauxdo: 2007-07-12 ==== ^ Horo ^ Programero ^ Respondeculo ^ | 10:00 - 11:00 | Alternativa rakontado pri vojagxo tra Euxropo | Lucas Vignoli | | 11:00 - 12:00 | //plenigota// | | | 12:00 - 14:00 | Tagmangxo | Cxies busxoj, stomakoj, ktp | | 14:00 - 15:00 |Junulara esperanta movado en Polando | Irmina Szustak | | 15:00 - 16:00 | Jogo: Ĝeneralaĵoj | Bruno Longo | | 16:00 - 17:00 | Enkonduko al la japana lingvo | Emerson Werneck | ===== Asembleo de BEJO ===== - Resuma raporto pri la pasinta jaro: membroj, financoj, agadoj. - Analizo pri la funkciado de BEJO kiel BEL-sekcio. - [[momenton|Revuo Momenton!]] - [[reto_de_reprezentantoj|Reto de Reprezentantoj]] (RR) ===== Programeroj (kaj ideoj) ===== Laŭ skizo farita de Riana Junulordeno, kelkaj programeroj jenas. === Sugestoj (al kiuj mankas respondeculo) === - **Planto de la arbo** - **Teatra ludajxo** (legado de teatrajn tekstojn kaj aktorado de la partoprenantojn) - Prelego pri **turismajn lokojn de RJ** (kaj elektado de unu por fari nian promenon) - **Interkonaj Ludoj** (eble Adriano do Prado, de Lorena, povos fari tion) - **Cirklaj Dancoj** - Prelego pri **Esperantaj muzikgrupoj** - **Longdauxra ludajxo** (“dicas espalhadas pelo congresso”) - GIGANTA **DRINKU KAJ LERNU**, JES! - **Futbalo** kaj **volejbalo** - Ludo de la Miliono (Maizego :-)) - kvizo simila al tiu de la televidkanalo SBT, de Sílvio Santos - Ludsalono (♠♣♥♦) - Spaco por lerni (aux instrui) kelkajn ludojn. - Ki-gong (Cxielo) === Mankas inviti: === - Renata prezentos siajn **dokumentariojn** (?) - Inviti Renata prelegi pri la **programo de subtitoloj** (Heitor ankaux povos fari tion) ===== Aliaj konsideroj ===== Mi provadas kontakti: * Adriano Zhukov (biciklado per esperanto), * Paulo Albuquerque (esperantisto suficxe fresxa kaj instruisto pri luktarto kaj persona defendo [kali silat kaj kombato]), * Reinaldo Zaghetto (LIBRAS, surdeco, kaj internacia lingvo por surduloj). Mi ankaux ne scias cxu al mi eblos tajgxicxuanumi instrue cxar mi estas suficxe sentrejna. Tamen, Karlo Batalanto (prezidanto de Paranaa E-Asocio) povos instrui gxin se li partoprenos. --- //Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007// > Filipe Paiva konfirmis lecionon pri tajgxicxuano. --- //Felipe CASTRO 10/06/2007 08:28// Mi ne memoras cxu Cxielo scias tajgxicxuanon aux ne, versxajne ne. Sxajne li nur scias Gumdo-n (korea kendo), iun kungfu-on kaj iun hapkido-n (mi parolis kun li pri luktartoj). --- //Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007// > Estas foto de la tajgxicxuanado de la lasta jaro, per kiu eblas klare rimarki, ke Cxielo ridis pri vi! LOL Mi pensas, ke li scipovas tajgxicxuanon. --- //Raoni Sousa 03/07/2007 09:40// Cxu ne eblos, ankaux, disvastigi la kongreson por la fakultatanoj? BEJO povus disponi iom da mono por fari kelkajn faldfoliojn. Tamen, por tio la rianoj devas afisxi ilin tra la fakultato, cxu eblas??? --- //Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007// Ĉu estas permesite prezenti la esperante dublitajn movbildojn de la Simpsonoj pro tio, ke ekzistas aŭtorrajtoj? Se ne, eblas prezenti ĝin en iu kurba domo. --- //Ricardo Dias Almeida 31/05/2007 13:02// > Nepre JES! Kaj krome, vi ankaux povos paroli pri via sperto por fari tion. Mi jam aldonis tiun programeron OFICIALE KONFIRMITE, cxu bone? :-) --- //Felipe CASTRO 01/06/2007 10:26// >> Bone. Do, mi pretigos alian cxapitron de Simpsonoj por prezenti tie. Kiu estas la elektronika rimedo por prezenti la aferojn? --- //Ricardo Dias Almeida 04/06/2007 14:41// > La homoj cxi tie en Rio diras, ke cxiu cxambro havos komputilon kun projekciilo. Do, mi pensas, ke estos tre facile prezenti komputilajxojn. Pli tauxge (iomete) estus "mpeg"-a formato, tamen ecx ordinara DVD oni povos spekti tie, per tiu sistemo. Se estos problemo pri komputilo, mi povos pruntdoni la mian dum la kongreso. --- //Felipe CASTRO 10/06/2007 08:31// > Humm, ne tiom facile. Oni devos dividi du aparatojn inter tri cxambroj. Gxis nun, nur la prelegoj pri Simpsonoj kaj pri la DVD Elektronike estas konfirmitaj pri ebleco uzi projekciilon. --- //Felipe CASTRO 04/07/2007 18:27//