Raporto pri VINA 2017

Verkis: Gabriel Calegari

La 4-a Vintra Aranĝo de Esperanto (VINA) organizita de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) okazis en Belorizonto, Minas-Ĵerajso, Brazilo, de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro. Ĝuis la belecan, artan kaj kulturan etoson, 24 homoj el 2 subŝtatoj de Brazilo.

Ni komencis nian aranĝon, kiu estis unuafoje okazigita en Belorizonto, per vizito al la Ĉefa Bazaro de Belorizonto, kie oni precipe vendas artaĵojn, dolĉaĵojn kaj tradiciajn manĝaĵojn de Minas-Ĵerajso. Poste, oni ĝuis tre bongustan manĝaĵon ĉe la vegetarana restoracio ‘Bem Natural’. Proksime de ĉi tiu restoracio estas la Placo de la Libereco, kiu estas unu el la plej belaj placoj de tiu urbo.

Tie ni vizitis du artajn centrojn el la kvar kiuj oni trovas tie: la Kultura Centro de Brazila Banko kaj la Muzeo de Minoj kaj Metaloj. En la Muzeo de Minoj kaj Metaloj estas fiksaj ekspozicioj pri la historio de la metaloj kaj ŝtonoj. En ĝi oni lernas pri la min-ekspluatado, la ĉefa ekonomia aktiveco de Minas-Ĵerajso. Fernando Maia, financa direktoro de Brazila Esperanto-Ligo, estas geologo kaj multe nin instruis pri la formacio de la ŝtonoj. Nokte ni manĝis tre bongustajn picojn.

Dum la dua tago, ni vojaĝetis ĝis la urbo Brumadinho, 60 km for de Belorizonto. En ĝi, ni vizitis la Instituton Inhotim, centro de nuntempa arto, kiu estas konsiderata unu el la plej grandaj muzeoj subĉielaj ​de​ la mondo​. La instituto okupas areon de ĉirkaŭ 700 hektaroj. Granda parto konsistas el praarbaroj konservataj. 100 hektaroj estas la vizitebla areo, kie troviĝas la artaĵoj, du restoracioj, kafejo kaj vendejeto de memoraĵoj.​ Tiu tago estis unu el la plej varmaj tagoj de la jaro, kaj ni ĝuis la naĝejon de la instituto por refreŝiĝi.

La vizito al la Urba Parko estis la unua aktivaĵo de la tria tago. La parko estis fondita en 1897 kaj estis planita en la romantika angla stilo. En ĝ​i estas tri lagoj, unu teatro kaj ĉirkaŭ ​ 280 specoj de arboj. Ĉ​e la bela pejzaĝo ni matenmanĝis kaj ludis tre popularan ludon: homlupon. ​Vespere ni suriris la montojn de Belorizonto por viziti la Placon de la Papo tie, kie oni povas rigardi la tutan urbon. Ni daŭris tie ĝ​is la sunsubiro. Ni finis la tagon en la Soho Orbi Pub & Games, kie ni manĝis frititajn terpomojn kaj ludis kelkajn tabulajn ludojn.​

Dimanĉ​e matene, la lasta tago de la aranĝ​o, ni vizitis la ​Bazaron de Artaĵ​oj kaj Manlaboraĵ​oj kiu okazas ĉiudimanĉ​e antaŭ​ la Urba Parko. Serĉante ombron, ni iris al la parko kaj finis nian aranĝ​on spektante poeziajn deklamojn de homoj kiuj vizitas la parkon. Post la fino de la aranĝo​, inter la partoprenintoj restas unu sola sento: ni multe sopiros tiujn tre bonajn momentojn. Pliajn fotojn pri la evento oni trovas tie ĉi.