Esperanto - Español - Português

Oficiala Programo

Fakte, la originala programo estis ŝanĝita pro problemetoj kiuj malpermesis la ĝustan realigon de ĝi, sed jene, vi povas vidi resume, kio okazis.

Ĵaŭdo, 2-a de novembro de 2006

· Ĝis 14:00 - akceptado de la partoprenantoj.
· 14:00 - malfermo de la seminario kun reprezentantoj de la urba registaro, de la pola asocio kaj de la naciaj esperantaj asocioj.
· Kafopaŭzo
· Pieda promeno ĝis rivereto ene de sovaĝa arbaro en Wanda.
· Vesperiĝe - prezentado de infanaj dancistoj de la pola asocio de Wanda pri tipaj polaj dancoj. Instruado de polaj dancoj al la partoprenantoj.
· Vespermanĝo

Vendredo, 3-a de novembro de 2006

· Matenmanĝo
· Prezentado de filmo pri la historio de la pola enmigrado en la urbo Wanda kaj ekspozicio de afiŝoj pri la sama temo.
· Vizito al la muzeo de la pola enmigrinto.
· Tagmanĝo
· Ekskurso al la minoj Wanda, el kie oni serĉas fajnajn ŝtonojn.
· Vesperiĝe - teatra prezentado de infanaj membroj de la pola asocio de Wanda pri la princino Wanda, kiu nomigas la urbon. Hispanlingva.
· Vespermanĝo

Sabato, 4-a de novembro de 2006

· Tuttage - ekskurso al la akvofaloj de la rivero Iguasuo en apuda urbo Puerto Iguazu.
· Vespermanĝo

Dimanĉo, 5-a de novembro de 2006

· Matenmanĝo
· Prezentado de filmo de Roman Dobrzyński pri nepo de Zamenhof.
· Leciono de la pola lingvo al la partoprenantoj.
· Finaj konsideroj kaj planoj por la estonto. Fermo.
· Tagmanĝo
· Adiaŭo