![]() |
![]() |
||||||||||
| Esperanto - Español - Português | |||||||||||
|
Kio estis la Esperanta Seminario?
"Esperanta Seminario - Pollando, la patrujo de Ludoviko Zamenhof. Tra la spuroj de la pola enmigrado en Wanda" estis la tuta nomo de la seminario okazinta en la urbo Wanda, nordoriento de Argentino de la 2-a ĝis la 5-a de novembro de 2006. Temis pri seminario pri la polaj kulturo, lingvo kaj enmigrado en Wanda, kiu kunigis plurajn homojn el diversaj lokoj per esperanto ĉirkaŭ unu temo: Pollando. En ĝi partoprenis senpage homoj de kvar landoj, nome Argentino, Brazilo, Pollando kaj Urugvajo en ege gaja etoso, kun prezentadoj, prelegoj, ekskursoj kaj babilado. La iniciato Probable, vi demandas: kiu elpensis tion? Kial fari internacian esperantan teman seminarion en malgranda urbo? La iniciato naskiĝis en la menso de la pola junulino Agnieszka Machota, kiu gvidas lecionojn pri polaj lingvo kaj kulturo en la urbo Wanda, nome de la pola registaro. Esperantistino, ŝi partoprenis en la Brazila Kongreso de Esperanto en Campinas, proksime de la urbego São Paulo en julio de 2006, kiam ŝi konis amason da homoj scivolaj pri la dista slava lando. Multe ĝuinte la kongreson en Campinas, ŝi decidis fari ion por klarigi al la novaj geamikoj la polan kulturon. En tiu momento naskiĝis la volo fari en Wanda tian eventon. Io por montri la polan kulturon, la polan lingvon, la polan enmigradon en la regiono, la naturaj beloj de la nordoriento de Argentino kaj ĉefe por kunigi la esperantistaron de la najbaraj landoj en Sudameriko. Por sukcesa evento, devus ekzisti bona disvastigado. Tio ja estis farita: Agnieszka anoncis al tuta Argentino, al mondskalaj informiloj en la reto. En Brazilo, la retpaĝaro de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), informis detale al la tuta lando kiel partopreni en la evento, danke al la amikeco (pro la kongreso en Campinas) inter Felipe de Oliveira Queiroz, la prezidanto de BEJO, Ricardo Dias Almeida, la paĝestro de la organizo kaj Agnieszka. La disvastigo estis ja sukcesa! En Argentino, homoj el pluraj urboj montris intereson partopreni, samkiel en Brazilo. De Urugvajo, venis unu reprezentantino. Multe laboris Agnieszka, kun helpo de la pola asocio de Wanda, la gelernantoj de la pola kaj esperanto (jes, pluraj lernas esperanton tie kun ŝi kiel volontulino), por organizi la interesegan eventon kiun kelkdekoj da personoj ĝuis en novembro de 2006. Legu en la aliaj sekcioj pliajn detalojn pri la evento. |
||||||||||