![]() |
![]() |
||||||||||
| Esperanto - Español - Português | |||||||||||
|
Deklaracio de Wanda
"Ni, la partoprenantoj al Internacia Seminario esperantista de Wanda, Misiones pri pola kulturo kaj Esperanto, memore de la polaj enmigrintoj al Wanda, subskribas tiun ĉi declaracion: · Ni firme aliĝas al la celo de la Esperanto Movado pri la integriĝo de kulturoj fare de neŭtrala lingvo Esperanto, aferojn pri kio ni plue lernis dum la Seminario. · Ni akordas ke estas grave por esperantistoj koni la historion kaj kulturon de la pola popolo al kiu apartenis Ludoviko L. Zamenhof, kreinto de Esperanto. · Ni feliĉe rekonas la agadon de la Wandanaj enmigrintoj kaj iliaj posteuloj refere al la reviviĝo de la pola lingvo kaj kulturo, pere de Esperanto kiel internacia neŭtrala lingvo. · Ni deziras kaj proponas pliigi la kontaktojn inter esperantistoj de niaj proksimaj landoj en Sudameriko, por labori en la konstruado de veran komunumon de personoj marĝene de la merkosuda unio ekonomia kaj komerca, favorante novajn kunvenojn inter esperantistoj. · Ni restas tre dankemaj al la komitato de la Wanda Pola Organizo, kiu frateme kaj sindoneme alogis nin dum la seminario, helpe de la loka municipa registaro kaj la Ambasado de Pollando. · Kaj finfine ni volas gratuli la organizantojn, ĉefe Agnieszka Machota, pro la sukceso de tiu ĉi unua Seminario, kiu jam starigas Esperanto-Rondon en Wanda, kaj proponas repeti tiajn ĉi kunvenojn. Wanda, Misiones, en Argentino, la 5-an de Novembro 2006." |
||||||||||