|
|
Specialaj Dankoj
La esperanta seminario en Wanda ne okazus sen la helpo de diversaj personoj kaj organizoj. Jen ili:
· Agnieszka Machota, kiu ekhavis la brilan ideon kaj organizis la seminarion.
· Ricardo Dias Almeida, kiu disvastigis la okazontan eventon en Brazilo.
· Radio Aktiva, kiu disvastigis la eventon tra la mondo.
· Maria Norma Jejer, nome de la Pola Asocio de Wanda, kiu laboris loke, por realigi la planojn.
· Lucas Vignoli Reis, kiu alvenis al la urbo pli frue kaj ankaŭ laboris en la fina organizado.
· Pola Ambasadorejo en Argentino kaj Urba Registaro de Wanda kiu subtenis finance la eventon.
· Tiuj kiuj aĉetis la ĉemizon de la seminario kaj helpis fermi la fakturojn.
· Orlov, kiu gvidis la partoprenantaron en la Nacia Parko de Iguasuo.
· Felipe de Oliveira Queiroz, reprezentante BEJOn kaj Roberto Sartor, reprezentante AELn pro la apogo al la seminario.
· Al S-ro Ramón, de la restoracio, kiu preparis bongustajn pladojn.
· La popolo de Wanda, kiu elkore ricevis la fremdulojn kaj:
· Ĉiuj partoprenantoj el proksime aŭ diste kiuj opiniis, ke veni al Wanda estus io tre grava en siaj vivovojoj kaj plenigis la etoson per gajeco.
Al ĉiuj vi, koran dankon!
|