Ĉu vi estas preta por la 27-a BEJK?

La Brazila Esperantista Junulara Kongreso de 2007 okazos en Rio de Janeiro-RJ, kune de la 42-a Brazila Esperanta Kongreso, de la 8-a ĝis la 13-a de julio. La temo kongresa estos: "Cent jaroj de Esperanto-Movado en Brazilo - Strategioj por la Estonto" kaj festos 3 jubileojn: 120 jarojn de la eldono de la unua libro de Esperanto, 100 jaroj de la fondiĝo de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj 40 jaroj de la fondiĝo de BEJO.

Vi povas scii informojn pri la programo, aliĝo kaj loĝejoj en la paĝaro de la Asocio Esperantista de Rio de Janeiro (AERJ). Se vi dubas, sendu mesaĝon al nia retadreso. Kaj ne forgesu, se vi estas alilandano kiu ne loĝas en Brazilo, la kongreso-enskribiĝo estas tute senpaga.

Okazos en BEJK speciala programo por la gejunuloj, estos tre bona! Certe vi amikiĝos kun multaj personoj kaj multe lernos. Akompanu la diskuton pri la programo de la kongreso en BEJO-Vikio.

Por scii pli pri Rio de Janeiro, kromnomata kiel "urbo mirinda", kie okazos la Kongreso, vi povas koni iometon (portugale kaj angle) en la paĝaro pri turismo de la urbodomo de Rio:
http://www.riodejaneiro-turismo.com.br

Do, venu, ĉar ju pli plaĉaj personoj des pli bone!!! Kaj memoru, brazilaj BEJOanoj pagos nur 25% de la enskribiĝ-prezo, kaj por la alilandanoj, ĝi estos senpaga! Ĝuu la kongreson, vi vere ŝatos ĝin!!!

Aliĝilo por la kongreso

Ĉu vi ankoraŭ ne estas membro de BEJO? Trovu ĉi tie en la portugallingva versio de la paĝo la informojn bezonatajn.