Reen al enirejo

NOVA 2011 - Novjara Aranĝo
30-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011, Paranapiacaba-SP

Post la sukceso de la unua NOVA en 2010, BEJO realigis en la distrikto de Paranapiacaba (Santo André-SP) la duan okazon de sia novjara evento. Ĉi-foje, 28 personoj kunsidis por celebri la jarŝanĝiĝon, en iu mirinda fervoj-vilaĝo de 19-a jarcento en la Apudmara Montaro. Vidu kelkajn fotojn de la renkontiĝo:


La afiŝo de la evento invitas la esperant-istojn iri al Paranapiakabo.

Paranapiakabo estis fondita en la 19-a jarcento kaj havas tutan historion rilatan al la fervojo.

La junularo en la unua tago pozas por la unua foto.


Joyce Campos pozas kun la ĉapelego de la restoracio.


Unu el la stratoj de la vilaĝo, kiu ankoraŭ konservas pllurajn arĥitekturajn karak-terojn de la epoko de la aktiveco de la fervojentrepreno São Paulo Railway en la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento.


La esperantistaj knabinoj. Ho! Ekzistas iu invadanto tie!


Ĉiuj ventroplenaj post la vespermanĝo.

Ĉu estas danco?


Huja!


Ĉe la enirĉambro de la gastejo.


Ĉu ĉiuj pretas por la pado tra la Atlantika Arbaro?


Ridu por la foto!


Enpadiĝante.


Momento por la ripozo kaj la intervjuoj.


Ĉiuj lensoj atentas al la loka bestetaro.

La partoprenantoj promenis ĝis la vilaĝo Taquarussu, en la najbara urbo Mogi das Cruzes.


Alia angulo.

La paduloj pozas antaŭ la la ŝildo de la "Strato Nova".

Novjara nokto. Álvaro kaj Ricardo ludas la "himnon" de NOVA 2011: "NOVA, NOVA, NOVA, la novaĵo estas NOVA!"


5... 4... 3... 2... 1... FELIĈAN NOVAN JARON!


"Ĉiuj bonaj personoj", diradis Ricardo


Ĉu vi ŝatis? En 2012 estos multe pli, ne maltrafu!!

La supraj fotoj venas el la albumoj de:

· Gabriela Andrade da Silva
· Jean de Oliveira
· Joyce Campos
· Milene Rinaldi
· Rafael Zerbetto
· Sarah Monteiro
· Tatiana Ruiz de Souza