|
Neformala Renkontiĝo de Esperantistoj en São Paulo-SP
Kiuj: Esperantistoj, esperanto-studantoj, parolantoj en iu ajn nivelo, bonaj personoj kiuj volas koni aliajn kiuj havas ian ligon kun la lingvo, fluaj aŭ komencantoj.
Kie: Kultura Centro São Paulo
Strato Vergueiro 1000 (Flanke de la metrostacio Vergueiro - blua linio).
São Paulo-SP

Kiam: 30/01/2010 (sabato) je 14h00m.
RIM.: La loko ofte havas grandan kvanton da kulturaj aktivaĵoj. Estas plia oportuno por tiuj kiuj ne konas la kulturan centron.
Rezulto: 11 personoj partoprenis. Post longa babilado en la kulturcentro, multaj el tiuj daŭre kunsidis en proksima drinkejo. Milene Ranaldi faris kelkajn fotojn. Klaku por viziti ŝian albumon.

|