Tutmonda kunlaborado
Monumento omaĝe al la popola unuiĝo
En Junio 2009, Michel Basso konstruos en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanujo, du belajn monumentojn omaĝe al Esperanto, neŭtrala internacia lingvo. Li bezonas tamen, ke oni sendu ŝtonetojn el pluraj landoj por ekkomenci tiun konstruon simboligantan mondan solidarecon al Herzberg kaj Esperanto mem. La unuaj pecetoj jam alvenis, kiaj eroj de vitraloj kaj ŝtonoj de la fama Esperantoplatsen en Göteborg, Svedujo. Nun la Brazila Esperantista Junulara Organizo - BEJO - reinvitas vin ĉiujn partopreni. Zorgu rapidi kaj sendu al Herzberg vian kontribuon! La urbestro Gerhard Walter kaj la gesamideanoj Peter Zilvar kaj Kóródy Zsófia ĝojas pro tiu monda agado. La ŝtonetoj povas esti etaj, laŭ la grandeco de olivo aŭ oveto de kolombo. Ili ne devas esti juvelŝtonoj, kaj des pli bone se vi trovos ŝtonon kun persona rilato aŭ el fama loko. Memoru simple priskribi la kontribuon: trovloko, ŝtonpeco, nomo de la trovinto ktp. Lasu vian markon en tiu evento! (Kaj ne prokrastu!)
Adreso:
Michel Basso
Interkultura Centro Herzberg (ICH)
DE-37412 - Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6
Alemanha / Germanio / Germany
Poŝtkarta ekspozicio en Ĉinio

|