Kio
estas BEJO?
Brazila
Esperantista
Junulara Organizo estas la departamento de la Brazila Esperanto-Ligo
por la gejunuloj kun sendependa administrado. Alivorte, ĝi konsistas en
organo kiu celas reprezenti la esperantistajn gejunulojn
(0-30 jaroj)
de Brazilo. Pli ol duono de la brazila popolo estas personoj
kun malpli
ol 30 jaroj, do, ni batalas por, ke la brazila esperantista popolo estu
spegulo de ĉi tio. Tamen, ĉi tio ankoraŭ ne estas la vero.
Kaj... Por kio taŭgas
BEJO?
Per
ĝi, ni junuloj sin organizas por agadi en nia lando. Per ĝi
ni
interŝanĝas informojn pri la junaj movadoj enlandaj kaj
alialandaj. Per
ĝi ni organizas aktivecojn kaj arangojn per kaj por Esperanto.
BEJO-anoj havas grandan rabaton en la landaj kongresoj, kaj
ĝuas
aktivecojn speciale planitaj por la junuloj en tiaj aranĝoj kiel
ekzemple, ludoj, muzikprezentadoj, dancoj, prelegoj, diskotekoj,
promenadoj, ktp. La anoj de BEJO ankaŭ partoprenas en
BEJO-listo kaj
ricevas la revueton "Momenton", krom la revuon "Brazila Esperantisto".
Se vi loĝas en Brazilo kaj ankoraŭ ne estas BEJO-ano, kion vi
atendas?!
Kio estas BEJO-listo kaj
BEJO-Esperanto?
BEJO-listo estas virtuala
diskutlisto de Yahoo!, kie BEJO-anoj babilas,
ridas, amuziĝas kaj pli lernas Esperanton ĉe aliaj gejunuloj brazilaj
kaj alilandaj! Se vi jam estas BEJO-ano, sendu mesaĝon kun
via nomo,
dat-reveno kaj loĝ-urbo (kaj ŝtato, kompreneble) al:
bejolisto @ yahoo.com.br .
BEJO-Esperanto estas komunumo
de
Orkut, rimedo moderna kaj furora, ĉefe en Brazilo. Se vi
estas
orkutano, nepre aliĝu la komunumon "BEJO-Esperanto". Jen
adreso:
http://www.orkut.com/Community.aspx?cmm=1057544
Pli da informoj estas je via dispono en la sekcio " Diskut-forumo".
Pri la revuo Momenton...
Momenton estas la bulteno de BEJO, direktita al la junuloj, kaj kiu amuze
raportas pri la movado brazila kaj tutmonda, sed ne nur, en ĝi aperas
multaj interesaj artikoloj, tradukaĵoj, ktp. Ĉio ĉi, tre bone
ilustrite
kaj en grafike moderna stilo. Se vi deziras publikigi ion en
ĝi, skribu
al :
momenton
@ gmail.com
Aŭ paperpoŝte al:
Brazila
Esperantista Junulara Organizo
Rua Dr. Antonio Bento, 106
Vila Mathias
Santos-SP, Brazilo
Kodo: 11075-260
Vidu la plej novan numeron de Momenton! ĉi
tie.
Reprezenti la urban
junmovadon
BEJO ankaŭ ekstarigas sian
Reton de Representantoj, kiu konsistiĝas je junuloj kiu disvastigas
BEJO-n en siaj urboj, tiel allogante aliajn junulojn al BEJO, kaj
raportante pri la loka agado, por ke BEJO havu manieron amasigi kaj
analizi ĉiujn informojn, cele pri bone agadi. Se vi estas agema brazila
junulo, kiu ege volas disvastigi Esperanton kaj la junan movadon, vi
povas kaj devas sin proponi kiel reprezentanto de BEJO de via urbo en
la Reto de Reprezentantoj! Kontrolu ĉe nia BEJO-Vikio! |