BKE/BEJK
2009 en Juiz de Fora - MG
Ĉu vi
pretas por la Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Juiz de Fora en 2009?
Okazos en BEJK programo speciale por la junularo, ne malhelpante la partoprenon en la Brazila Kongreso de Esperanto kun la pluraĝaj kongresanoj. Kelkaj diskutoj pri la junulara programo povas esti vidataj en BEJO-Vikio.
Maltrafu ne! Tutcerte vi faros multajn amikojn kun geesperantistoj de pluraj niveloj, lokoj el Brazilo kaj eĉ eksterlandanoj.

Se vi volas, scii pli pri la urbo kiu gastigos la Kongreson, jen paĝo kun bonaj informoj:
http://www.brasilturismo.com/juizdefora/
Do, programu vian vojaĝon tuj!! Ĉar ju pli da personoj venos, des pli bone!!! Kaj rememoru, ano de BEJO havas rabaton de 75% rilate al neanoj (kaj 50% da rabato rilate al BEL-anoj)!
Blogo pri la novaĵoj de la organizado de la Kongreso
Aliĝilo
Unua bulteno
Ĉu vi ankoraŭ ne anas al BEJO? Do, trovu en ĉi tiu portugallingva paĝo la informojn kiujn vi bezonas. |