Reen al enirejo
Bonvenon al BEJO!
NOVA ADRESO:
Brazila Esperantista Junulara Organizo
Rua Dr. Antonio Bento, 106
Vila Mathias
Santos-SP, Brasil (Brazilo)
CEP: 11075-260

NOVA 2012 - Novjara Aranĝo
NOVA 2012 ĵus finiĝis kaj lasos multajn sopirojn en la koroj de la junuloj kiuj kunsidis en Formiga-MG. Venu NOVA 2013! Vizitu la paĝaron de la renkontiĝo por pliaj detaloj.


3º Junulara Renkontiĝo de Nordoriento
En junio 2012 okazos la 3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento en Pocinhos, PB. Partoprenu! Vizitu la paĝaron de la renkontiĝo por pliaj detaloj.


Somera tendumado en Ĉilio
En la semajnfino de la karnavalo, ĉiliaj esperantistoj partoprenos en somera tendumado en la urbo Graneros. Sciu pli


Nova estraro de BEJO (2012-2014)
Dum la 32a BEJK en Taguatinga estis elektata nova estraro por BEJO. Vidu kiuj estas.


BEJK 2013 en Barra do Garças-MT

Post 21 jaroj, BEJK revenos al la matogrosa urbo Barra do Garças en januaro 2013. Baldaŭ pliaj informoj pri la kongreso.


Konkurso Partoprenu IJK-n 2012
Ĉu vi estas juna, esperantisto kaj ŝatus partopreni la Internacian Junularan Kongreson en Vjetnamo? Kandidatiĝu en la konkurso "Partoprenu IJK-n" de TEJO, kiu povas subteni ĝis 80% de la vojaĝkostoj al la lando de la kongreso. Pliaj informoj.


IJK 2012 en Vjetnamio kaj IJK 2013 en Israelo
IJK 2012 ne plu okazos en Japanio, kiu rezignis pri la organizado. Ĝi nun okazos en Vjetnamio, sama loko de IJK 2007 kaj UK 2012. La venonta kongreso, en 2013, ankaŭ estos en Azio, en Israelo. Informoj.


Kampanjo Vinilkosmo
BEJO lanĉis kampanjon por apogi la esperantan muzikproduktejon Vinilkosmo, parte detruita en fajrego en la 18-a de septembro. Vizitu la blogon de la kampanjo kaj sciu pliajn detalojn pri kiel vi povos helpi.


Voĉdonu en la konkurso de lernu!
La portalo lernu! atingis 100 mil uzantojn en 2011 kaj faris konkurson inter siaj uzantoj, kiuj sendis interesajn kaj amuzajn reklamojn por... (legu pli)


BEJO ĉe Twitter
BEJO nun havas kanalon por kontakto en Twitter. Se vi estas ano de Twitter, vi povas ricevi la novaĵojn de la brazila junulara esperantista movado. Vizitu la paĝon.



Historiaj dokumentoj de la fondiĝo de BEJO
Kelkaj el la dokumentoj, revuoj, bultenoj, fotoj de la epoko de la fondiĝo de BEJO en la jardeko 1960 jam elŝuteblas en nia paĝaro. Por vidi ilin en nia vikia paĝaro, klaku ĉi tie.

Momenton
Momenton estas la oficiala organo de BEJO, kun artikoloj pri diversaj temoj kaj informoj pri la junulara movado en Brazilo kaj tuta mondo. Vidu kelkajn antikvajn eldonojn kaj aliru la novan elektronikan version.


Karavana Servo
Ĉu vi volas partopreni en la kongresoj, renkontiĝoj, seminarioj kaj ĉio plu sed ne scias kiel iri? Ĉu vi iras al la eventoj kaj volas plenigi la aŭton? Partoprenu la Karavanan Servon, esplorante kaj oferante.


BEJO-Vikio
La paĝaro de BEJO havas nun novan kunlaboran sekcion, kie la uzantoj povas fari siajn proprajn ŝanĝojn. Tie estas la galerio de membroj, informoj pri la reto de reprezentantoj, krom planoj por la estonto. Partoprenu!


Antaŭaj noticoj

Rememoroj de antaŭaj kongresoj kaj renkontiĝoj
Konkurso BEJO-Ataŝeo 2006 kaj 2008!
Esperanta Seminario pri Pollando en Wanda, Argentino

Aktualigoj de Twitter



BEJO estas ide rilata al la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - TEJO.
BEJO estas junulara departemento de Brazila Esperanto-Ligo - BEL.