Reen al enirejo

BKE/BEJK 2010 en Campo Grande/MS

Ĉu vi pretas por la Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Campo Grande en 2010?

30-a BEJK okazos en la bela ĉefurbo de Suda Matogroso, Campo Grande, kune kun la 45-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto), de la 13-a ĝis la 16-a de julio de 2010. La temo de la kongreso estas: "Antaŭen kun la pioniroj".

Okazos en BEJK programo speciale por la junularo, ne malhelpante la partoprenon en la Brazila Kongreso de Esperanto kun la pluraĝaj kongresanoj.

Maltrafu ne! Tutcerte vi faros multajn amikojn kun geesperantistoj de pluraj niveloj, lokoj el Brazilo kaj eĉ eksterlandanoj.

Se vi volas, scii pli pri la urbo kiu gastigos la Kongreson, jen paĝo kun bonaj informoj:
http://www.campograndeturismo.com.br/

La Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul (SOEMS) havas paĝon, kie ili informos pri la organizado de la kongreso:
http://www.soems.com.br

Do, programu vian vojaĝon tuj!! Ĉar ju pli da personoj venos, des pli bone!!! Kaj rememoru, ano de BEJO havas rabaton de 75% rilate al neanoj (kaj 50% da rabato rilate al BEL-anoj)!

Aliĝilo
Unua informilo

Ĉu vi ankoraŭ ne anas al BEJO? Do, trovu en ĉi tiu portugallingva paĝo la informojn kiujn vi bezonas.

Rimarko: Se vi estas eksterlandano kaj ne loĝas en Brazilo, via aliĝo al la kongreso estas senpaga. Nur necesas alveni kaj aliĝi en la akcepta tago.