En 2007,
junulo, Lucas Vignoli Reis, gajninto de la lasta konkurso BEJO-Ataŝeo
2006, vojaĝis tra Eŭropo dum 6 monatoj, partoprenante esperantajn
eventojn kaj vizitante geesperantistojn en pluraj eŭropaj landoj,
farante prelegojn pri la brazila kulturo en Esperanto, kiel speciala
reprezentanto de BEJO. Vidu fotojn de la vojaĝo en la paĝo:
http://lucasvignoli.multiply.com
Post la sukceso de la unua konkurso, danke al la Fonduso Junularo de
BEL kaj granda helpo de Oomoto al la Fonduso, (dankon Oomoto kaj
sennomaj helpantoj kiuj mondonis al la Fonduso) BEJO kune kun
BEL lanĉis la konkurson "BEJO-Ataŝeo 2008".
Ĉi-jare la konkurso vokas pensadon pri la tendenco de la esperanta
movado, kiu kelkfoje celas pri si mem, forgesante la eksteran mondon.
Tendenco kiu plurfoje malpermesas la pligrandiĝon de la movado.
La postulanto (vidu la
regularon malsupre por aliaj detaloj) devus
prezenti monografion en Esperanto kiu traktus la jenan temon:
"Esperanto,
ĉu
interna lingvo
aŭ
interna ideo? Disvastigado
trans la murojn de la movado" kun la plej granda kvanto
de scienca baziĝo ebla.
Dum la Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Fortaleza, la junulo el Goiás,
Dominique Vieira Coelho dos Santos,
27-jaraĝa, doktoriĝanto pri historio, estis premiita kiel venkinto de
la konkurso. Kelkaj fotoj de sia videa prezentado kaj parolado de la
juĝistaro videblas ĉi sube.

Prezentado de Dominique
|

JJuĝistoj de BEJO: Rafael Lins, Felipe
Queiroz kaj Raoni Sousa.
|

Rafael Lins komentas la monografion
|
|
Juĝisto Paulo Sérgio Viana montras sian opinion pri la postulanto. |
Dominique gajnis pasaĝojn Eŭropen,
materialon por prelegi en Es- peranto pri Brazilo kaj la helpo de la
lasta venkinto por plani la vojaĝon, peti gastiĝon ktp.
Li jam revenis de Eŭropo. Vidu liajn aventurojn en lia blogo.
Ĉu vi havas dubon pri la konkurso? Lucas havos grandan ĝojon
helpi vin.
Sendu al li mesaĝon en la adreso:
lucas
(punkto) vignoli (punkto) reis (heliko) gmail (punkto) com
Denove, pri la Fonduso Junularo: nun post la kreo de la fonduso, eblos
donaci per la aliĝilo al BEL/BEJO monon specife por la fonduso, kiu
estos uzata por la konkurso "BEJO-Ataŝeo" kaj aliaj bonfaroj por la
Junularo. Kion vi atendas? Donacu ion ajn por la konkurso (eĉ
se estos
du realoj).
1.
La postulanto devas esti juna (kun inter 18 kaj 30 jaroj) kaj membro de
BEJO.
2.
La postulanto devas redakti en Esperanto monografion pri la temo
"Esperanto, ĉu interna lingvo aŭ interna ideo? Disvastigado trans la
murojn de la movado.", bazigante la verkon science, la postulanto devas
elekti emfazon en unu el la fakoj de la homa scio (kiel, ekzemple,
inter aliaj: sociologio, kultura antropologio, historio, politika
scienco, filozofio ktp); la postulanto elektinte la emfazon
povas uzi
konojn de aliaj fakoj de la scienco.
La monografio devas esti defendata voĉe, en Esperanto, de la propra
postulanto en la Brazila Kongreso de Esperanto en Fortalezo, de la 12-a
ĝis la 16-a de julio de 2008.
Paĝgrando:
folioj A4
Kvanto de paĝoj: minimume 15 kaj maksimume 30
Tipografio: karakteroj Helvetica aŭ
Arial gradaj je 11
Spaco inter linioj: 1,5
Marĝenoj:
maldekstra - 3 cm /
dekstra
- 3 cm / supra - 3 cm
/ malsupra - 3 cm.
Paragrafoj:
1,25 cm.
Kvin ekzemplerojn de la monografio sendos per registrita letero
la postulanto ĝis la 20-a de junio de 2008 (valoros la tago de
la stampo
de la poŝta entrepreno), al la adreso de Brazila
Esperanto-Ligo:
Concurso
BEJO-Ataŝeo 2008
Brazila
Esperanto-Ligo
Caixa
Postal 03625
70084-970
Brasília-DF
3.
Dum la Brazila Kongreso de Esperanto de 2008 en Fortalezo,
la partoprenanto devos prezenti publike sian laboron maksimime
en
30-minuta periodo antaŭ skipo de juĝantoj difinita de BEL kaj BEJO, kiu
elektos la plej bonan laboron. La juĝskipo elektos la venkinton laŭ
la konsidero de la jenaj kriterioj, kun egala valoro:
1. Skribita
verko:
1.1. Uzado
de la lingvo Esperanto;
1.2. Konsistanco de
la argumentoj kaj scienca surbaziĝo de la verko;
1.3. Kvalito
de la enkavo de la monografio;
1.4. Respekto al la formalaj reguloj kaj al la ĉefa temo;
2. Voĉa prezentado:
2.1. Uzado
de
la lingvo Esperanto;
2.2. Kapablo rezumi kaj komuniki la ĉefajn punktojn de
la skribita
verko;
2.3. Kapablo envolvi la publikon.
3A.
Alternative, se kaj
nur se la partoprenanto ne povos partopreni la Brazilan Kongeson de
Esperanto de 2008 en Fortaleza, ĝi povos fari la prelegon en alia loko,
registri ĝin en video kaj sendi en DVD-video aŭ VHS al la organizantoj
de la konkurso ĝis la tago 20-a de junio de 2008 (kune kun la kvin
kopioj de la monografio). Se tiel ĝi deziros procedi, la partoprenanto
devas kontakti la organizantojn de la konkurso ĝis la 10-a de majo de
2008, por ke estu konsentitaj la detaloj de la publika prelego kaj ke
estu indikita iu atestanto kiu atestos:
1. Ke la prelego estis publika, tio estas, ĝi estis malfermita por la partopreno de pliaj personoj;
2. Ke la prelego kaj la filmado estis faritaj samtempe kaj en ununura fojo;
3. Pri la daŭro de la prelego;
4.
La venkinto ricevos diplomon de BEJO-Ataŝeo en Eŭropo, Pasportan
Servon, flugbileton por iri kaj reveni al unu lando de Eŭropo. Ĝi
rivevos ankaŭ, laŭ donacoj speciale destinitaj al la konkurso kaj
kromaj rimedoj de BEL aŭ BEJO, kromajn vojaĝajn pagojn. La venkinto
devos labori pri sia pasporto kaj vizo en la kazo de vojaĝo
pli longa ol 3-monata*. La gastiĝo okazos per Pasporta Servo.
Brazila Esperanto-Ligo kontaktos geesperantistojn pri la vojaĝplano.
5.
La venkinto devos fari almenaŭ SES prelegojn
pri Brazilo en Esperanto en la lando(j) en kiu(j) ĝi estos. BEL
disponigos materialon por la prelegoj.
6.
La venkinto devas ankaŭ fari prelegon pri sia vojaĝo en la Brazila
Kongreso de Esperanto okazonta tuj post sia vojaĝo kaj ankaŭ verki
detalan artikolon por Momenton! kaj Brazila Esperantisto kun fotoj pri
la vojaĝo.
7.
La premio ne povas esti ŝanĝita al mono aŭ
ajna alia speco de rekompenco, pro tio, ke ĝia celo estas kultura. La
postulanto devas komenci la vojaĝon ĝis la 15-a de julio de 2009 kaj
reveni antaŭ la Brazila Kongreso de Esperanto de 2010.
*
Ĝenerale por Okcidenta Eŭropo, brazilanoj ne bezonas vizon por
3-monataj periodoj kiel turistoj. Por grandigi la ĉeeston ĝis 6 monatoj
aŭ 1 jaro, la dependo estas la kondiĉo de la vizo. La
respondeco pri la ekhavo de la vizo, laŭbezone, estas de la venkinto de
la konkurso, ĉar tio dependas de unuopaj kaj personaj aferoj kaj ne de
decidoj de BEL/BEJO.